HeKo 864 3-B, 13 feb 25
Grava akcidento senmovigis la ĉefan organizanton de la 7a Danuba Esperanto-Rendevuo en Razgrado, junie 2025, c-inon Dimitrinka Kateva. Tial la Esperantista Domo de Kulturo estas devigita rezigni pri la aranĝo, almenaŭ ĉi-jare.
Pro tempomanko la orienta legacio de la Esperanta Civito ne rekomendas insisti pri 2025, serĉante alian sidejon, Tial DER estas prokrastita al 2026, por kies organizo kandidatas Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto.
Por DER en Bulgario estis interalie planata ekskurso sur la Danubo, kun vizito de insulo Esperanto (natur-oazo), laŭ kontaktoj inter Esperanta Naturamikaro kaj la rumana naturamika federacio.
(edk)