Redaktistoj formotaj de AEI en Burundio

HeKo 828 9-B, 26 dec 23

Afrika Esperanto-Instituto selektis la partoprenontojn en la staĝo por la formado de redaktistoj, kiu disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo (Bujumburo) dum februaro 2024. Ili estas Mushosi Birindwa,* Guy Roger Ileka Ljondjo, Lucien Kagina,* Arlain Kizeyidoko Mayinda, Joel Muhire, Frederiko Nimubona,* Francois Mauriac Nunda,* Honore” Sebuhoro* (asterisko se ili havas la esperantan civitanecon).

Aldone: Koffi Gbeglo* staĝos en Togolando, en alia AEI-aranĝo, se Afrika Centro Esperantista konfirmos; Espoir Ngoma Kasati* staĝos en Svislando, antaŭ IJK, se li iros al IJK 2024; Abasi Nshimirimana* staĝos en Hungario, se li iros al la parlamenta sesio 2024.

La staĝo ĉefe celas trejni personojn al profesia profilo, por ke ili utilu kaj al si mem kaj al la esperanta popolo. Ilin trejnos prof. Giorgio Silfer, kiu jam du jardekojn dediĉas senpage tempon kaj kompetenton al la formado de afrikanoj. “Ni povas kontenti pri la lingva nivelo de multaj afrikaj esperantistoj. Nun estas la momento prepari ilin por produktadi alion ol kursojn kaj kongresojn” komentarias c-ano Silfer.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.