Retrospektive pri ekzamenado en Esperantio

HeKo 851 5-A, 17 nov 24

Konciza retrospektivo pri la diplomekzamenoj en Esperantio post la dua mondmilito devas komenciĝi per la landaj institutoj. Ankoraŭ en la 1970aj en okcidenta Eŭropo ekzistis du paralelaj strukturoj: la landaj asocioj kaj la laboristaj asocioj por disvastigi la lingvon, la landaj institutoj por kunordigi la instruadon kaj la ekzamenojn, kun produktado de diplomoj. 

Teorie la institutoj ekvivalentis je teritoria skalo al la Akademio de Esperanto. Kelkloke ili estis gravaj kaj respektataj, precipe en Francio, Italio, Germanio. Ekde la 1980aj sur la tereno de la ekzamenado moviĝis ankaŭ ILEI, kiu planis konkurencan ekzamenaron (tamen nur dugradan) kaj la kreon de dekoj, eĉ centoj da ekzamenaj komisionoj. Ĉu pro ĉu post tio landaj institutoj ekmalaperis.

En 2006, per direktivo Mühlemann, la Esperanta Civito organizis LTSEC, delegante tiun lingvotestan sistemon al sia paktinta establo KCE. Dum ĉi tiu komencis aktivigi la diplomadon laŭ la ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, UEA imitis ĝin kreante paralelan, nur trinivelan ekzamenaron. Kial nur trinivelan? Ĉar UEA ekfunkciis kiel eksterlanda giĉeto de hungara entrepreno je limigita respondeco, posedata de universitato ELTE, kies lingvoekzamenaro inkludis laŭ ŝtata leĝo nur tri nivelojn. 

Ĉi tiu “budapesta ekzameno” estis adjudikita al privata unupersona entrepreno, tamen sub la ŝildo de UEA kaj ILEI: tial, paradokse, ILEI mortigis sian planon, kun du niveloj kaj multegaj ekzamenaj komisionoj. Intertempe la restintaj landaj institutoj pretervivinte la ILEI-planon daŭre ekzistas kaj ekzamenas (ne laŭ KEFR). La Esperanta Civito agnoskas ekvivalentecon al la diplomoj de la landaj institutoj produktitaj antaŭ 2007, dum la sistemo de UEA-ILEI pere de Edukado.net ignoras ilin.

La disblovita (kaj parte blufa) sistemo apogita nerekte al la hungara ŝtato ricevis fortan baton en la 2020aj, kiam la hungara institucio ĉesigis la rilatojn kun UEA-ILEI. Kvankam jam antaŭe ĝi apenaŭ havis oficialecon ekster Hungario, nun ĝi estas entute nur diplomsistemo interna al la malnova Esperantio. Aldone ĝi transformiĝis al tute telematika ekzamenaro, male al LTSEC, kiu postulas fizikan aleston. Tial ĝi fariĝis pli kaj pli kosta, pro la bezono de specifa platformo. Dum KCE ne bezonas varbi ekzamenotojn, Edukado.net devas trovi almenaŭ dudekon da kandidatoj, kio postulas kampanjon kaj eĉ persvadon al TEJO subvencii la ekzamenoton (fakte ne pli ol 15% de la kotizo, kiu estas por C2 alta: 114 eŭroj).

Kiu el tiuj diversaj sistemoj daŭros? Certe tiu de la landaj institutoj, sed nur en tre malmultaj landoj. Certe ankaŭ LTSEC, ankaŭ ĉar KCE aktivas multe en la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kaj tra ĝi en Konsilio de Eŭropo; krome LTSEC-diplomo fariĝis necesa por karieri en la stabo de la Esperanta Civito. Pli pesimisma la realo de UEA-ILEI-Edukado.net, kaj pro la klarigita strukturo, kaj pro la manko de neceso (neniu postulas tiun diplomon por dungiĝo ĉe UEA aŭ TEJO), kaj pro la marĝena rolo en ALTE. Tamen ni bondeziras longan vivon al ĉiuj — floru ĉiuj floroj, la bonaj arboj donas bonajn fruktojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.