Reveno de la Danuba Esperanto-Rendevuo

HeKo 813 3-B, 31 maj 23

Konsultiĝo ene de Fajszi Amika Rondo kaj interkonsiliĝo kun la kongresa buroo de la Esperanta Civito ĵus kondukis al la unua formulado de projekto pri Danuba Esperanto-Rendevuo (DER) en Hungario dum majo 2024. DER okazis en la 1980aj kaj 1990aj en Vieno, Budapeŝto, Ŝvistovo kaj Belgrado, laŭ skemo de paralelaj studgrupoj je malsamaj lingvoniveloj kaj komuna distra programo.

La Esperanto-Rendevuoj estis aranĝoj de LF-koop en kelkaj landoj: en okcidento precipe Francio kaj Italio, sed ankaŭ Germanio kaj Katalunio. Ili estis transdonitaj al kolektivaj membroj de LF-koop (unuavice Societo Yvonne Martinot kaj Itala Interlingvistika Centro), kiuj iom post iom rezignis pri ili, foje tre sukcesaj (ekzemple apud Troyes) foje pli modestaj (ekzemple en Avinjono).

La teamo organizonta tian en Hungario konsideras alispecan skemon (fakte transprenitan el la iamaj Kulturaj Semajnfinoj de KCE en Svislando) kaj alioman daŭron. Probable DER enfokusiĝos pri specifa temaro, lige al la metodiko de la esperanto-instruado al plenkreskuloj. Dum la lastaj tri jardekoj la hungara Esperantio koncentriĝis al la preparo de devigaj diplomotoj, sorbante ĉiun energion tiurilate. Nun tiu epoko praktike ĉesis kaj necesas andragogian profundigon. Ŝajnas ke nur FAR kuraĝas alfronti la defion, helpe de la Civita konsorcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.