Rezolucio por esperanto aprobita en Svislando

HeKo 383 1-C, 22 feb 09

La Ruĝa grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kantona parlamento en Neŭŝatelo aprobis 18 februaro 2009 rezolucion favore al esperanto. La rezolucion proponis kiel unua Alain Bringolf, prezidinto de la komunista partio en Svislando.

Danke al la Organiza Komitato en 2003, s-ro Bringolf havis oficialan renkonton kun la komunista frakcio de SAT dum la 76a SAT-kongreso. Poste li gastis en regaloj dum la Tago de la Esperanta Kulturo, kiam oni invitas lokajn aŭtoritatojn, ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.

En sia origina formulo, la rezolucio vekis dubojn; tamen la kantona parlamento aprobis per 60 voĉoj kontraŭ 41.  La rezolucio estos utila por la publikaj rilatoj de la lokaj establoj ligitaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.