PROPONO DE REZOLUCIO
La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Bujumburo la 1an de januaro 2026,
rememorante
la rezolucion pri Palestino, aprobitan de la Senato en Ĉaŭdefono la 13an de aprilo 2009,
atestante
la malrespekton de la internacia humanitara juro fare de la palestina partio Hamas kaj de la nuna israela registaro,
emfazinte
la opinion de Lazaro Ludoviko Zamenhof pri cionismo, esprimitan en la leteroj al Michau x, al Javal (1905) kaj al Heller (1914),
KONSTATAS
ke cionismo estas degeneranta pro la ekstremismo de iuj religie inspiritaj movadoj en Israelo,
ENGAĜAS
la Kapitulon subteni en politike neŭtrala lando internacian simpozion pri la aktualeco de la proponoj de Zamenhof, alternativaj al cionismo, por solvi la hebrean demandon.
(subskribas sen. Lucien Kagina, Blanka grupo)
(subskribas sen. Anna Bartek, Blanka grupo)
2025 08 07
Komentoj
15a Aŭg 2025 Ven - 09h24
Ĉu Benjamin Netanjahu legis la rezolucion de la Blanka Esperanta Civito-frakcio pri cionismo kaj furiozis? Ĉiukaze, hieraŭ tiu juda cionisto anoncis la kompletan elpelon de ĉiuj palestinanoj el Gazao. Lia kunlaboranto en la israela registaro, Ben-Gavir Smotrich, iras eĉ pli foren. Li volas fari la samon en la ceteraj palestinaj landoj de Cisjordanio. Do la palestinanoj estas transloĝigotaj al Sud-Sudano kaj aliaj afrikaj landoj kiel Centr-Afrika Respubliko, Ugando, kaj eble eĉ al Burundio…
20a Aŭg 2025 Mer - 13h36
Leginte neniun kontraŭan intervenon pri la temo, mi komprenas ke ĉiu verda senatano estas libera decidi laŭ propra konscienco. Konsekvence, mi afable petas la Konsulinon registri la aldonon de mia subskribo al la propono de rezolucio Kagina-Bartek.
Aldonu komenton