La ĵurio de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011, prezidata de c-ano Ljubomir Trifonĉovski, kaj konsistanta el c-inoj Dimitrinka Kateva kaj Ivaniĉka Maĝarova, anoncas la rezulton. La konkurson organizis la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.
La Granda Premio de EKRA-2011 estas atribuita al Nicolino Rossi (Italio) pro poemoj el “Oldula notlibro”.
Branĉo Poezio
Unua premio: Gabriel Mora i Arana (Katalunio) pro “La fonto”.
Duaj premioj: Carmel Mallia (Malto) pro “Mi foriris” kaj Dimitrije Janiĉiĉ (Serbio) pro “La libroj”.
Triaj premioj al: Lenke Szász (Rumanio) pro “Falanta folio”, Peter Browne (Usono) pro “La balkonoj de Matamoros” kaj Barry Friedman (Usono) pro “Chi tio estas mia Usono”.
Honoraj mencioj: Figus Simona Georgina (Rumanio) pro “Vorta tordo”, Daniela Ungurean (Rumanio) pro “Juneco flue” kaj Nelly Holevitĉ (Nederlando) pro “Ni kune”.
Brancho “Humuro”
Dua premio: Radka Stojanova (Bulgario) pro “Stranga sonĝo” kaj aliaj humuraj miniaturoj.
Premiitaj verkoj aperos en “Literatura Foiro” kaj en “Esperantista Tribuno”.