Rezulto de la Senatokonsulto pri Zamenhof kaj cionismo

HeKo 878 7-C, 3 jul 25

Laŭ la peto de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) hieraŭ okazis tuthora Senatokonsulto pri la temo “Zamenhof kaj cionismo”, nome la aktualeco de la Zamenhof-penso vidalvide al la degenero en Palestino. Prezidis la Konsulino, sen. Lorena Bellotti kaj partoprenis kvar aliaj Verdaj kaj du Blankaj senatanoj (neniu grupestro); krome la invititaj vickonsuloj kiuj ne estas senatanoj.
La enkonduka demando “Ĉu cionismo fiaskis?” ricevis nuancitan respondon: la Senato ĝenerale agnoskis ke cionismo trairas fortan krizon, kun harfendoj pri kiel profunde tiu krizo aspektas kaj kun specifa atento al la ideologiaj premisoj de Teodoro Herzl. Tamen fiasko ŝajnas tro negativa takso. La konsulta orientiĝo do ne kongruas kun la konstato ke la hebrea demando ne estas solvita. Pro la delikateco de la temo, el pluraj direktoj manifestiĝis la prefero ke la konsorcio aktiviĝu per strategio de klerigado pli ol per politika rezolucio.
Fakte la Senato opinias ke hilelismo meritas diskonigon ekster Esperantio (per tradukoj al naciaj lingvoj) kaj en Esperantio, eventuale per simpozio simila al tiuj pri homaranismo dum la pasinta jardeko, tamen traktonta la temon el geopolitika kaj organiza vidpunkto, pli ol religia kaj filozofia. Se HEK bezonus helpon por tia aranĝo, la Civito donus sian subsiduan asiston.

(K)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.