Tri aŭtoroj kaj tri (eĉ kvar) dramoj dum la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, en Ĉaŭdefono 27 julio — 3 aŭgusto 2025: la humura monologo de Anton Ĉeĥov “Pri la malutilo de tabako” estos interpretata de Giorgio Di Nucci; la lirika dramo “Ginevra” de Edmond Privat estos parol-ago de la Abeletoj cent jarojn post la lasta prezento; Giorgio Silfer prezentos du siajn kamiŝibajojn kaj Rolando Giancola kun Giorgio Di Nucci lian “La dimanĉa brokantisto” en premiero.
La festivalo honoros per prelegoj István Nemere kaj Sándor Szathmári; en la templo de Loklo gastigos koncerton de Giorgio Di Nucci (la Patetika de Beethoven); en la teatro “La Turlutaine” proponos atelieron de reĝisoro Rolando Giancola pri korpesprimo sur la scenejo; muziko per helena liro akompanos filozofian meditadon kun Alessio Giordano.
Libroprezentoj enfokusigos la atenton pri verkoj de Burhan Sönmez, Laure Patas d’Illiers, Kasia Chylicki, en ĉeesto de tradukintoj kaj aŭtorinoj. Debaton kun la legantaro de “Literatura Foiro” gvidos Perla Martinelli, ĉefredaktorino. Kaj pliaj programeroj karakterizas la palimpseston de la festivalo, ĵus kompletigita de la Abeletoj, la organiza teamo, kiu promesas arte, ekskurse kaj gastronomie riĉan festivalon.
Por aliĝoj: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) kaj https://kulturservo.esperantio.net/evento/kultura-esperanto-festivalo
(stelo/kce)