Rilatoj inter UK kaj teatro

HeKo 371 6-B, 16 okt 08

Pri la rilatoj inter teatro kaj esperanto-kongresoj, speciale la universalaj, temis en unu el la alineoj de la salutmesaĝo de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la festo pro la ora jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro, hodiaŭ en Sofio. Laŭ la dramverkisto kaj literaturhistoriisto, inter teatra arto kaj kongresoj ekzistas dialektika rilato, kiu reciproke influas pozitive en la esperantlingva socio.

“Ne havas sencon skribi (kiel mi legis en germana loka bulteno) ke, se en la roterdama UK ne okazis teatroprezentoj, ja kulpas la esperantistaro mem. Ĉu en Bulonjo-ĉe-Maro rolis profesiaj ensembloj? Certe ne, sed UK mem stimulis al la teatra arto, kiel atestos la evoluo en la postaj jaroj. Universala Kongreso sen teatro ne estas UK, des pli ke ne mankas ensembloj, kaj ĝuste Bulgara Esperanto-Teatro meritus esti invitita honore al sia 50-jariĝo. Oni ne kulpigu la popolon, oni ne kulpigu la artistojn, pro la mankoj ĉe la organizantoj.”

La saluton de c-ano Silfer, aŭtoro kies verkoj estis plurfoje surscenigitaj de BET (interalie en UK 1996, Prago), laŭtlegis c-ano Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.