Roterdamaj kongresoj en nefacila konjunkturo

HeKo 832 4-A, 7 feb 24

La Universala tre ĵaluzas pri siaj iniciatoj (eĉ kiam ili ne apartenas jure al ĝi: vidu la markon “Afrika Kongreso de Esperanto”), sed en la realo ŝajnas generalo kiu dividas siajn trupojn. Ekzemplo estas la kongresa jaro 2024a, kiu devus reliefigi la rolon de Afriko.

Efektive oni petis de la burundia landa sekcio repreni sian inviton, ĉar indus koincidigi la kongreson de TEJO kun tiu de UEA, en Tanzanio. Tamen la Junulara (ankaŭ sub la forta premo de la uranisma lobio) subite preferis kongresi en fora loko apud la Balta maro (pri kio poste).

Alia forta lobio en UEA estas la instruista: la ILEI-prezidintino eĉ havas privatajn negocojn en Benino, kie ŝia partnero fariĝis la unua honora membro de la Universala en Afriko. Do estus normale, se ankaŭ la ILEI-kongreso disvolviĝus en Tanzanio; male la instruistaro iros al Brazilo! Tri kongresoj en tri malsamaj kontinentoj: se temus pri armeo, Napoleono ridus…

Kurioze pri IJK en Litovio: lokaj TEJO-aktivuloj ĵus vizitis la kontaktitan (ĉu eĉ kontraktitan?) kongresejon, kaj malkovris ke okazas grandaj transformaj laboroj, ĉar la proprieto ŝanĝiĝis; kaj la pridemandataj masonistoj kaj majstro eĉ ne scias kiu estas la nova posedanto. Do kongreso sen kongresejo nur ses monatojn antaŭ la aranĝo, tre bedaŭrinde.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.