Roterdameto: eŭropa puĉo super afrikaj kapoj?

HeKo 864 4-A, 15 feb 25

La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĵus decidis eksoficigi la prezidanton, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), elektitan dum la lasta kongreso antaŭ sep monatoj, kaj marĝenigi lin al alia estrara posteno. La nova prezidanto estus Lucía Monserrat Fernández Barrera, katalunino.

Tiu eksterordinara proceduro de delegitimado estis iniciatita de kvar el sep estraranoj. La delegitiman estrarkunsidon partoprenis nur tiuj kvar, kaj nur tri voĉdonis favore, la kvara sin detenis.

Laŭ la estrara reglamento, “Okaze de morto, grava malsano, demisio aŭ nefunkcio de ofico-tenanto, la Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al estrarano. (…) La Komitato povas nuligi ajnan decidon pri asigno aŭ transdono de oficoj”. La sama reglamento en alia artikolo diktas: “Kvorumo en kunvena aŭ reta voĉdono estas tri estraranoj.” Tio signifas ke la baloto pri eksoficigo estis valida, sed samtempe ĝi ne atingis la plimulton de la Estraro, nur de la ĉeestantoj: kio egalus al neakcepto de la deligitimado.

Tial la delegitimado odorus puĉe, se la Komitato ne ratifus ĝin, okaze de baldaŭa kunsido, kiu entagordigis eĉ la eksigon de Michal Matúšov el la Estraro mem. La eksigoto (34-jarulo) estis TEJO-volontulo dum la tuta 2016, kaj en 2023-24 ĝenerala sekretario de TEJO.

La konflikto (kun tonoj disputaj, preskaŭ sputaj) okazas praktike nur inter eŭropanoj, instance kaj oficeje. Afrikanoj malfacile komprenas, kio estas okazanta: ili aspektas ŝokite.

(aei)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.