Roterdamo malavare subvencias

HeKo 303 8-A, 23 jun 06

 La projekto “Indiĝenaj Dialogoj” kaŭzis al UEA la netan perdon de 17.151 eŭroj. En junio 2000 la granda sumo estis pruntita de Roterdamo al ges-roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge (kiuj intertempe disiĝis), gvidantoj de la privata lingvoinstituto Narwal (Wassenaar, Nederlando). La ĝenerala direktoro (Osmo Buller) kaj la estrarano pri financoj (Renato Corsetti) apogis la pruntopeton de la privatuloj, kies solventeco ŝajnis certa, pro duone promesita (sed unuone maldonota) subvencio de la nederlanda ŝtato.

Dum kelkaj jaroj la prunto restis en la bilanco de UEA, sed nun la Estraro proponis al la Komitato transformi ĝin definitive al donaco. Komitatano Gbeglo Koffi tuj esprimis sian perplekson, atentigante ke “Neniam peto pri prunto atingis la estraron de UEA. Atingis la estraron nur propono pri aŭspiciado.” Do la prunto ne rezultis el estrara decido.

Laŭ s-ino Ans Bakker, nuna estrarano pri financoj, “pruntado de mono ne estas kutimo kaj ne estos kutimo de la asocio”. Fakte tioman malavarecon klarigus nur ies emo alproprigi al si tiun dume paneintan projekton. Restas superstiĉa dubo: kiu alportis al kiu pli da misa ŝanco?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.