Roterdamo perdas fidelan voĉtubon

HeKo 719 1-A, 1 okt 19

En 2020 ne plu ekzistos la periodaĵo La Ondo de Esperanto. Ĝi jam mortis antaŭ ne longe kiel papera revuo pro poŝtaj kostoj kaj malkomfortaj veturadoj, ĝi definitive forpasas eĉ kiel retgazeto pro “la malboniĝo de la vidkapablo de la redaktoro”, s-ro Aleksander Korĵenkov. Tio signifus ke la eldonejo (Sezonoj) tute ne serĉis aŭ trovis anstataŭanton, kaj eĉ ne klopodis produktadi pli maloftan aŭ magran periodaĵon. Unufraze: ges-roj Korĵenkov-Gorecka ne havis efektivan redakcion ĉirkaŭ si.

Ne temas pri la unua (aŭ dua) ĉeso de LOdE, sed pri la tria. Ĝi malaperis en 1917, inter la marta kaj la oktobra revolucioj, estinte la sola kultura revuo en esperanto ne mortigita de la unua mondmilito. Ĝi resurektis en 1991, (preskaŭ) koincide kun la fino de Sovetunio. Kun kiu historia evento koincidas la nuna forpaso?

Eble kun la situacio de la Universala Asocio, al kiu LOdE kondutis tre fidele dum la lastaj du jardekoj: ja Korĵenkov mem estis ĝia B-komitatano, kaj la roterdama libroservo grociste aĉetis la (efektive valorajn) eldonaĵojn de Sezonoj. Nek postuleblan fidelecon nek atendeblan lojalecon LOdE havis por aliaj subjektoj en Esperantio: eĉ male.

Sezonoj “plu okupiĝos pri la libroeldonado, reta informado, podkastado, verkado, tradukado, recenzado, esplorado, prelegado, bibliografiado k. a.”; kvankam supozeble ankaŭ tiuj aktivecoj bezonas la uzon de okuloj, ne malpli ol la redaktado de gazeto. Bondeziron ĉiukaze.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

01a Nov 2019 Ven - 12h37

Mi tute malkonsentas kun la supra artikolo. La Ondo de Esperanto estis tre lojala ankaŭ al aliaj esperanto-organizaĵoj: Literatura Foiro estis ĉiam menciita inter la valoraj revuoj, membroj de ĝia redakcio estis intervjuitaj, estis akceptitaj iliaj rebatoj al neĝustaj juĝoj; LOdE estis tute ekvilibra en la raportoj pri plej diversaj esperanto-eventoj, ne nur pri la UEA-aranĝoj. La morto de LOdE estas morto de parto de nia kulturo.

Redakcio

01a Nov 2019 Ven - 12h38

La redakcio respondas, ke ĝi menciis neniun subjekton: nek LF(-koop) nek SAT ktp. Se iu opinias ke la frazo “Nek postuleblan fidelecon nek atendeblan lojalecon LOdE havis por aliaj subjektoj en Esperantio: eĉ male” estas ĝusta (kaj justa), tiu bonvolu atesti.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.