Rusio vetoas, Ĉinio, Hindio kaj UEA sin detenas

HeKo 782 3-E, 26 feb 22

La instanco kiu (pli ol Konsilio de Eŭropo kaj multe pli ol Eŭropa Unio aŭ NATO) devus interveni por haltigi la militon en Ukrajno, nome Unuiĝintaj Nacioj, decidis ne decidi. Danke al la privilegia kaj misefika statuto de UN, kiu donas konstantan membrecon plus rajton je vetoo al kvin superpotencoj gajnintaj la duan mondmiliton, la Sekureca Konsilio ĵus maltrafis kondamnon kontraŭ Rusio (ĉar ĝi vetois) pro la invado en Ukrajnon.

Krom la sinteno de Rusio, estas grava la pozicio de Popola Ĉinio, Hinda Unio kaj Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj, kiuj sin detenis. La neŭtraleco de la azianoj fortigas la politikan linion de Moskvo kaj subfosas la prestiĝon de UN. Plia ne neglektinda detalo estas ke, pro la rutina rotacio, la nuna monatprezidanto de la Sekureca Konsilio estas ĝuste la rusa reprezentanto: la operaco kontraŭ Kievo koincidas kun la lastaj tagoj de tiu monata prezido.

En Esperantio estas emfazinda la (hazarda?) proksimeco de la Universala al la linio de Pekino, konfirmita ankoraŭ lastatempe per la bondezira saluto de prezidanto Duncan Charters al la Vintra Olimpiko, kontraŭ kiu okcidentaj potencoj dekretis bojkotadon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.