En la nomo de la revuo Literatura Foiro kaj mia persone mi adresas ĉi tiun saluton okaze de la hodiaŭa omaĝo ĉe Universitato Eötvös Loránd je la centa datreveno de la naskiĝo de d-ro István Szerdahelyi.
D-ro Szerdahelyi estis la lingvistika redaktoro de Literatura Foiro, ekde la dua numero de la revuo (aŭgusto 1970) ĝis sia morto. Mi mem konsideras lin unu el miaj du majstroj pri planlingvistiko, kune kun prof. Alessandro Bausani el Romo. Tamen nur Szerdahelyi havis la ŝancon instrui esperanton en universitato, atingante grandan meriton en la historio de nia lingvo.
Inter liaj multaj meritoj en la fako, mi mencius unu el liaj instruoj. La rolo de esperanto ne estas nur krei lokon apud la lingvoj de granda komunikado, kiel la angla aŭ la rusa en tiuj jaroj. La fenomeno Esperanto estas unika: ĝia internacieco baziĝas sur diaspora komunumo. Szerdahelyi mem perceptis tiun parencecon kun kreolaj kaj piĝinaj lingvoj, kiuj rolas minoritate kaj transnacie. Temis ne nur pri struktura analogio (pri kiu li citis ofte la koincidojn kun la persona pronomaro de la idiomo en insulo Réunion), sed ankaŭ pri socilingvistika kompareblo.
Szerdahelyi komprenis ke esperanto estas pli ol komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo.
Ni gratulas la organizantojn, antaŭdankas pro la hungarigo de mia mesaĝo kaj kore salutas.
(d-ro Giorgio Silfer)
[tradukis d-ino Ilona Koutny]