Estimata Prezidanto, estimataj Aŭtoritatoj, karaj geamikoj,
Ĉu okazis al vi ke, vivante en relative granda urbo, vi malkovras proksiman urbeton kiu fine plaĉas pli multe, kaj eĉ pli influas vian vivon ol vi estus imaginta? Al mi tio okazis ofte. Retroirante en mia vivo: en Svislando, mi loĝas en La Chaux-de-Fonds, sed enamiĝis al la najbara Le Locle; en Italio, mi loĝis en Milano, sed ŝatis Pavia; kaj tiel plu ĝis kiam, en Finnlando, mi alvenis al Kuopio, sed rapide preferis Iisalmi.
Mi ne malkovrus Idensalmon se ne ekzistus esperanto-klubo, tiam prezidata de rektoro Reino Eriksson. Danke al renkonto kun li en 1975, ekis tri-jara restado en tiu ĉarma urbeto, kie mi instruis esperanton, la italan, la hispanan, la francan, kunigitajn sub la slogano “Aurinkokielet”, ĉar kuplitajn al la ideo de libertempaj, multe pli ol profesiaj vojaĝoj.
La diversaj klasoj komprenigis ke lingvoj estas teritorio precipe de virinoj. Nur unu-du viroj lernemis la italan aŭ la hispanan, iom pli la francan; la plejmulto ĉiam estis sinjorinoj. Sed por esperanto la proporcio inversiĝis: viroj plimultis. Tio ripetiĝas ankaŭ en aliaj landoj: eĉ kiel studento, en la lingva fakultato mi trovis precipe virinojn; sed inverse en miaj libervolaj kursoj pri esperanto. La klarigo povas esti tre simpla: oni lernas lingvojn pro multaj kialoj, kulturaj turismaj profesiaj personaj, sed por elekti esperanton necesas geopolitika argumentado; kaj tiu argumentado altiras la atenton de viroj pli ol virinoj.
Tial la esperanta popolo konsistas plejparte el viroj, en proporcio de du kontraŭ unu. Ankaŭ vian jubileantan esperanto-klubon prezidas viro, kaj ĉi tiun saluton tradukis viro, kaj la festparoladon vi konfidis al viro.
Kiam mi loĝis en Idensalmo, apenaŭ ekzistis enmigrintoj: fremdulo estis raraĵo, eventuale interesa. Eĉ ne ekzistis kurso pri la finna por enmigrintoj. Lerni lingvon signifis strebi al kontakto kun eksterlando. Hodiaŭ ni vivas en alia kunteksto, kie la prioritaton en lingvoinstruado havas la finna por enmigrintoj kaj rifuĝintoj. Oni pensas pri lingvolernado por integrigi envenintojn, pli ol por vojaĝi eksterlanden, kaj multe pli ol por ĝui literaturon en la originalo, kiel ankoraŭ okazis antaŭ jardekoj, se ne jarcento.
La informado pri esperanto devas konsideri ĉi tiun novan konjunkturon, kaj valorigi ne nur la facilecon de la gramatiko, sed ankaŭ la gravecon de la interkulturaj demandoj. Kion tio signifas? Tio ne signifas blufi per falsa propagando, ekzemple prediki ke “La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.” Ni ne prezentas tian modelon: sufiĉas rigardi al la kvereloj kiuj de ĉiam karakterizas tiun komunumon. Sed ni prezentas alian modelon: ni estas komunumo kiu konscias pri interkulturaj demandoj, pri problemaj situacioj inter diversaj kulturoj. Anstataŭ aplombi pri falsa realo, anstataŭ preskribi la realon, ni priskribu ĝin: ni estu socia fragmento kiu konscias pri la danĝero de interkulturaj konfliktoj, kaj klopodas apliki solvojn unue ĉe ni mem.
Alfronti ĉiutage la saman fiaskon estas granda pruvo de kuraĝo.
Per tiaj pensoj mi gratulas vian klubon kaj dankas pro ĝia ekzisto, dezirante duoblan oran jubileon en 2074.
(Giorgio Silfer)