Samaj internaciaj abontarifoj por 2012

HeKo 492 4-B, 3 okt 11

La internaciaj abontarifoj de LF-koop, bazitaj sur la svisa franko, ne altiĝos por 2012. Ili restos la sekvaj:

Literatura Foiro (6 numeroj): 54,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): 58,00 CHF
Femina (4 numeroj): 36,00 CHF
Homarane (unu dika kajero): 27,00 CHF

La tarifoj estas indicitaj laŭ la tabelo de la Monda Banko, tiel ke la personoj kun la esperanta civitaneco povas profiti je rabatoj eĉ tre fortaj.

La senvaloriĝo de eŭro kaŭzas aŭtomatan, bedaŭrindan kreskon de la tarifoj en ĉiu eŭrolando, kie neniu rajtas je la supre menciitaj rabatoj, ĉar ĉiu eŭrolando teorie situas en la kontingento 1. Por ne malfavori la fidelajn klientojn, LF-koop tamen aldonos donace libron. Jen la tarifaro en eŭroj:

Literatura Foiro (6 numeroj plus “La spegulo de Velodajo” de G. Silfer): 44,00 EUR
Heroldo de Esperanto (17 numeroj plus “Krokize de mia ĝardeno” de I. Nemere): 48,00 EUR
Femina (4 numeroj plus “Poemoj” de C. Pavese): 30,00 EUR
Homarane (unu dika kajero): 22,00 EUR

Por pliaj informoj: <lf-koop @ esperantio.net>

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.