Samsemajne pri LF en Budapeŝto kaj Rimino

HeKo 707 4-B, 20 apr 19

Ĉi-semajne “Literatura Foiro” gastis en du jam tradiciaj kulturaj eventoj: la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, 17 aprilo 2019, kaj la festivalo de Itala Esperanto-Junularo en Rimino, hieraŭ matene.

La unua, prizorgita de c-ino Anna Bartek, donis la okazon por retrospektiva ekskurso tra duona jarcento, ankaŭ danke al la afiŝoj de la ekspozicio organizita pro la arĝenta jubileo en 1994.

La dua estis diskutrondo el deko da gejunuloj, kiuj donis tre interesajn rimarkojn pri la revuo. Ekzemple, ne indus produkti virtuale ĝin, ĉar ĝia enhavo gardas freŝecon je distanco de monatoj kaj eĉ jaroj. Freŝeco signifas ankaŭ, ke oni emas relegi la artikolojn. Kio plej pozitive trafas la unuafojan leganton? La vasteco kaj diverseco de la enhavo, respondis pli ol unu. La rimarkoj estos trasdonitaj al la ĉefredaktorino. La diskuton (partoprenatan nur de ne italoj, kvankam ĝuste IEJ invitis) enkondukis c-ano Giorgio Silfer.

La ora jubileo de “La Patrolo” (koincida kun la kvindeka jarkolekto de LF) havos italan ĉefan etapon en Bolonjo, 19 majo 19, en ĉeesto de kvar Patrolanoj: Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.