La 4an de januaro 2026 la Plenum-Komitato de SAT esprimis kondamnon pri la invado de Venezuelo fare de Usono per oficiala deklaro:
Usono invadis suverenan ŝtaton Venezuelo malobee al internacia juro, uzurpis ĝian politikan sendependecon, kaj neglektis la rajton de ĝia popolo je memdetermino. […] La Trump-registaro malvere asertis, ke ĝi faras militon kontraŭ drogoj kaj restarigas demokration en Venezuelo, sed ĝia vera celo estas establi usonan kontrolon super la naftoresursoj de Venezuelo kaj instali marionetan registaron, kiu servas usonajn interesojn. […] Plue, ni apelacias al la konscienco de la tuta homaro por agi por fini la daŭrantan masakron al palestinanoj fare de Netanjahu, la malamikecajn mortigojn en Ukrainio kaj Rusio, kaj la mortigojn kaj perforton en la Demokratia Respubliko Kongo, kaj aliaj mondopartoj. La Plenum-Komitato de SAT agados kun ĉiuj siaj membroj solidarante kun laboristoj kaj homoj tra la mondo, kontraŭstarante militon kaj alvokante al paca monda ordo.
Aldonu komenton