SAT sojle de sia portugala kongreso

HeKo 842 4-A, 30 jul 24

Ĝis nun pli ol sepdek personoj (el kiuj kvinono el unu sudkorea urbo) aliĝis al la baldaŭa kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Oporto, samtempa al Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando (5-11 aŭgusto 2024).
Malpli ĝojiga estas la sorto de la oficiala asocia organo. “Sennaciulo” revenis al trimonateco kaj 28-paĝeco, tamen daŭre malfruas, kio negative efikas al la respekto de statutaj normoj.
Ne forgesu voĉdoni por elekti la ontajn membrojn de la Plenum-Komitato kaj Ĝenerala Konsilantaro” admonas la redakcio, kiu plu klarigas: “Ĉar la ekspedo de la pasinta numero [el 2023], kiu enhavis la paperan referendumilon, estis prokrastita ĝis la mezo de majo [2024], necesi denove forŝovi la limdaton por la balotado, ĉi-foje ĝis la fino de junio [2024]”. Domaĝe ke la koncerna “Sennaciulo” atingis la voĉdonontaron nur en julio 2024, je risko de senvalidigo de la baloto.
Krome la redakcio konfesas: “Pro perturboj en la aper-ritmo de Sennaciulo, ne aperis Sennacieca Revuo en 2023. La materialo estas prilaborata cele al aperigo en 2024”.
Malgraŭ ĉiujara deficito, kiu ronĝas dek procentojn de la kapitalo jare, SAT fartas bone finance, ankaŭ danke al ĵusa rimarkinda legaco de c-ano Kep Enderby (pri kio la organo neniom raportas). Spite al tio, bonega oferto pri la kontraŭfaŝisma romano “Asertas Pereira” fare de LF-koop por la tuta kongresanaro ricevis nean respondon.  

Nu, almenaŭ ekster SAT estas akirebla kontraŭfaŝisma literaturo en nia lingvo; en Iberio pere de la Naturamikaro, kiu mortis ĉe SAT en 2006, sed resurektis ĉe la Esperanta Civito en 2010.


 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.