Se ne al Slovakio, kien la UEA-libroservo?

HeKo 827 7-A, 6 dec 23

Kadre de la ĝenerala privatigo, per adjudikoj aŭ fordonacoj, de la ankoraŭ ekzistantaj servoj de la Universala, estintus oportune transformi la libroservon en firmaon, kun sidejo ĉiam en Nieuwe Binnenweg 176. La firmaon gvidus (kaj kunposedus) la nuna libroservestro. UEA, kiel sola similaĵo de la orienteŭropa ekonomio, ja spertas la saman evoluon de la tieaj konzernoj post la granda mutacio de la 1990aj.

Sed tio ne estas plu realigebla, ĉar la domo estas vendata kaj vakigota. Cetere, jam ekzistas decido: transloki la libroservon al Slovakio, zorge de E@I. Sed se tio ne realiĝus, kiu alternativo eblus? Ni kuraĝas proponi.

La libroservo privatiĝas kaj migras al Pollando. Ĝi povus aparteni al entrepreneto kie kuniĝus Libro-Mondo de c-ano Tomasz Chmielik kaj la nuna libroservestro, jam pensiulo. Aŭ kun ĉi-lasta ĝi migras al Rumanio, ĉiam en partnereco kun Libro-Mondo. Responsuloj kompetentaj, kostoj dampitaj en lando kun propra valuto. Pripensinde.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.