Seksa molestado dum IJK en Hispanio

HeKo 687 6-A, 10 aug 18

“Mi bedaŭras anonci, ke estis partoprenanto kiu seksĝenis alian partoprenanton. Sed la LKK kaj la TEJO-estraro forbaris la seksĝeninton de la kongresejo laŭ komuna decido de LKK kaj dela viktimo. Se vi mem spertis aŭ spertos ion ĝenan, vi povas kontakti la organizantojn kaj bonvolu fari tion.”
“Se vi dubas pri via propra konduto, pensu ke la aŭskulta servo estas tie ankaŭ por vi. Se vi volas paroli pri io ajn, ne hezitu kontakti la aŭskultan servon: S*, J*, K* kaj K*.”
“La LKK kaj la TEJO-estraro volas, ke estu klare, ke ni absolute ne toleras ajnan seksĝenon kaj estu klare, ke tiu persono riskus tujan forbaron de la Internacia Junulara Kongreso. La diskuto pri la konsekvencoj, kiujn povas havi tiaj perfortaj agoj, estos ankoraŭ priparolata de TEJO.”
Tiu ĉi oficiala deklaro estis diskonigita dum la okazanta IJK en Badajozo (Hispanio). El ĝi oni ne komprenas, ĉu la koncernataj personoj estas de la sama sekso, kiel okazis fine de la 1990aj, kun denunco kontraŭ UEA-dungito. Ŝajnas tamen ke junulino estis la viktimo kaj junulo la forpelita molestinto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.