Sekvoj de la interogacio pri malrespekto al la flago

HeKo 757 8-C, 18 mar 21

La Konsulo raportis hieraŭ al la Kapitulo pri la eĥo al sia respondo al la interogacio de sen. Anna Bartek pri la delikto de malrespekto al la flago.

TEJO-anoj komprenis ke la respondo ne celis konflikti kun la Junulara, kaj mem zorgis pri forigo de la frazo en Vikipedio kiu kaŭzis la indignon de nia Blanka grupestrino.

Iom konfuza debato en skandalisma retgazeto, spicita per insultoj kontraŭ kelkaj raŭmistoj, tamen ne kontestis la aserton, ke nur la Esperanta Civito registris la esperantan flagon kiel propran. El tiu debato rezultis pliaj informoj, utilaj por kompreni la evoluon de la antiraŭmisma franĝo.

La Senataj grupestroj sin esprimis pri la eventuala kompletiga modifo al la leĝo pri la simboloj. Al ĉi tiu temo oni revenos, se bezonate, okaze de la parlamenta sesio en aŭgusto 2021.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.