Semestro pri literaturo ĉe EIE en Svislando

HeKo 871 9-B, 28 apr 25

Post la lastjara eksperimenta kurso pri biblioteka katalogado, kies valora docento estis magistro Rubeno Fernández, la unua kompleta semestro de Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono estos dediĉita al la esperanta literaturo, kun komenco 5 aŭgusto 2025 kaj docento prof. Giorgio Silfer.

La kurso daŭras semajnon en realo, sed ĝi daŭros ĝis la jarfino en virtualo. La aliĝintoj ricevos studendan materialon kaj alestos unu ĝis du lekciojn semajne, telematike. La lekcioj povos koincidi kun prelegoj kiujn la docento faros en diversaj lokoj de la mondo, aŭskulteblajn telematike. Unuafoje en Salsomaĝoro (Italio), 28 aŭgusto 2025, fine de la Itala Kongreso de Esperanto. Lastfoje en Bujumburo (Burundio), 30an decembro 2025, kadre de la unua Esperanta Konferenco en Afriko. Krome la studentoj plenumos esplorojn hejme.

En kelkaj okazoj la lekcio estos kuplita al iu loka klubo, kies membroj aŭskultos kune kun la studentoj. La esperanto-klubo de St. Louis (Usono), per la asisto de la diligenta s-ino Peggy Dolter, estas la unua al kiu tio estas proponita. Lokaj kluboj (ankaŭ universitataj) kiuj dezirus profiti la saman privilegion bonvolu kontakti Kulturan Centron Esperantistan por interkonsenti pri la dato kaj horo (principe je 20h00 CET, sed eblas esceptoj).
Komence necesas individue posedi ĉi tiujn librojn: 1) Minnaja-Silfer: Historio de la esperanta literaturo;
2) Silfer: Enkonduko al literatura kritiko; 3) Waringhien: Plena Ilustrita Vortaro (prefere 1987, do la Gastona, ne la Duka). Ĉiuj tri estos prunteblaj ĉe KCE, okaze de la unua semajno de la semestro. Aliaj tekstoj estas komunikotaj laŭlonge de la kurso.

(kce)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.