Seminario pri raŭmismo en historifestivalo

HeKo 823 3-A, 14 okt 23

Kadre de festivalo pri historio, la Esperanto-Grupo de Bolonjo kaj Itala Fervojista Esperanto-Asocio organizas seminarion pri la temo “Kio okazis en julio 1980 en Raŭmo: esperanto inter fina venko kaj komunuma sento”, sabaton matene 21 oktobro 2023. La aranĝo disvolviĝos en la itala kaj estas anoncita en la retejo de la landa asocio de UEA; pri neniu prelegonto aperas informo, sed la sola aktiva bolonjano kiu subskribis la Manifeston de Raŭmo estas d-ro Norberto Saletti.

Pli kaj pli ofte okazas seminarioj pri raŭmismo tute ekster la Pakto por la Esperanta Civito: ĉi-kaze estis kontaktita neniu membro de la Kapitulo, kies duono posedas la italan kiel edukan lingvon; ankaŭ neniu establo en Italio aliĝinta al la Pakto. Indas memori ke en 2012, okaze de la 125a datreveno de la Unua Libro, interesa kaj objektiva teksto pri raŭmismo cirkuladis en la IEF-kongresa medio.

Eble la Vickonsulo de la Esperanta Civito sendos al Bolonjo skriban kontribuon, dezirante sukceson al la evento, kiu koincidas kun la arĝenta jubileo de la Pakto. Certe ĉeestos almenaŭ unu el la membroj de Itala Interlingvistika Centro rezidantaj en Bolonjo, kun aŭ sen la esperanta civitaneco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.