HeKo 878 2-C, 27 jun 25
Kiel kristanino mi kontraŭas la ideojn de multaj “genristoj” kaj ne konsentas pri lugravedeco. Tamen la rajto manifestacii estas fundamenta por Esperantiano, se la manifestacio kongruas kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tial mi donas mian aliĝon al la morgaŭa parado, kiel senatano de la Esperanta Civito en Hungario.
Tion ĵus deklaris sen. Anna Bartek, estrino de la Blanka grupo en la Senato, partoprenonte en la morgaŭa tago pri geja fiero en Budapeŝto. La manifestacio estas permesita de la ĉefurba magistrato, sed malpermesita de la ŝtata registaro.
La orienta legacio rekomendas al niaj civitanoj eviti fizikan partoprenon pro motivoj de sekureco, sed certe defendi la principan rajton je esprimlibero,
Komentoj
Nuntempe la GLAT-ideologio estas uzata por politikaj celoj, same kiel religio iam estis uzata. Eŭropo fariĝis sendia kaj kontraŭreligia, tial politikistoj bonvenigas propagandon de gejoj, lesbaninoj, transseksuloj, ktp. La liberala maldekstro, kiu jam delonge malamis la laboristan klason kaj uzis la vorton “socialismo” nur por akiri kaj konservi potencon, tre volonte anstataŭigis la malnovajn ideojn per la nova LLAT-ideologio, ĝender, feminismo, DEI (diverseco egaleco inkluziveco) ktp. Ĉi tiuj ideoj estas nun la iloj por konservi potencon fare de la malnovaj politikaj elitoj. Tute ne interesas min kiam du viroj aŭ du virinoj kuŝas kune en la lito aŭ fikas sin, tamen tio ne povas esti politika programo de registaro. Seksaj inklinoj devas esti intimaj kaj privataj aferoj de homoj hejme, ne politika manifesto surstrate. Tio havas nenion komunan kun libereco kaj homaj rajtoj.
La politika situacio en la hodiaŭa Hungario estas pli komprenebla laŭ la tradicia dualismo en la kulturhistorio de tiu socio. Tra la dudeka jarcento ĉiam ekzistis konflikto inter Nyugat kaj Napkelet, kaj en ĝi flosis ankaŭ la esperantlingva komunumo. Unuflanke oni vidis en okcidento la progreson kaj eĉ savon de la nacio, aliflanke oni serĉis ene de la enlandaj radikoj, en la madjara limfo, tiun savon. Tra la dudeka okazis alterno. Bizare, Hungario estis pli Nyugati dum la szocializmus ol nun, ĝuste ĉar pro la premo de Sovetunio (kiu heredis el la tempo de Kossuth la hungaran malŝaton al la rusoj) malgraŭ la oficiala vizaĝo de la reĝimo la hungaroj strebis esti kiel eble plej multe si mem kun rigardo okcidenten. La nuna registaro estas pli Keleti, miksante instrumentan naciismon kun oportunisme nova geopolitika orientiĝo. Kaj tamen nenia rilato kun la nobeleca radiko “falusi” de pli frua epoko, en la reganta korpulenta pleba provincano. Esperanto, kiel aludite kaj konate, kulturhistorie situas en la Nyugati tendenco, eĉ pro elekto de la Nyugati inteligencio mem: tial ne mirigas la nuna opozicio de esperantistoj al la ŝtata registaro.