Senata reglamento: Fernández malfirmas, Martinelli konfirmas

HeKo 898 5-C, 21 dec 25

Mia kontraŭpropono konservas sian validecon kaj tial ĝi restu en la tagordo, nun kiel propono” ĵus komunikis Perla Martinelli, verda senatano; la propono temas pri la starigo de komisiono por la eventuala reformo de la Senata reglamento, kaj ĝi estas apogata ankaŭ de la blanka opozicio — la konfirmon motivas la suba hodiaŭa mesaĝo de sen. Rubeno Fernández al la Konsulino:

Mi reprenas ambaŭ proponojn de reformo de la Senata Reglamento; mi ne prezentos ilin en la venonta sesio. Mi ankaŭ reprenas la proponon de rezolucio por adopto de la Universala Deklaracio pri Arĥivoj. Ĉar unu el la du proponoj de reglamenta reformo simple aplikas la principojn kaj rekomendojn de la UDA, laŭ la reago de kelkaj el miaj propraj sampartianoj estas evidente ke la Civito ankoraŭ ne estas preta adopti ĝin. Ambaŭ punktoj povas esti forstrekataj el la tagordo. Mi pardonpetas pro la kaŭzita tempoperdo.

UDA estas la Universala Deklaracio pri Arkivoj.

— sen. Perla Martinelli

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

21a Dec 2025 Dim - 11h46

Se la Senato aprobus la (kontraŭ)proponon Martinelli, supozinde la komisiono konsiderus ankaŭ elementojn en la reformo abrupte proponita kaj same abrupte reprenita de sen. Fernández. Aliflanke, se Fernández ne deklarus sin favore al la starigo de la komisiono, pro politika kongrueco li ne taŭgus kiel membro de tiu komisiono. Fernández ĝis nun (21 decembro, 11h45) ne rezignis pri sia kontraŭeco al la (kontraŭ)propono Martinelli. 

c-ano Fernandez

22a Dec 2025 Lun - 06h41

Mi ne timas esti plagiata de Martinelli. Fakte la komparo inter mia propono kaj ŝia tre precize konturos la malfortajn punktojn de silferismo, la Civiton kiun iuj permesas ekzisti kaj la Civiton kiu povus ekzisti.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.