Senato 2020-24: la kandidatoj de la Blanka Listo

HeKo 718 6-C, 24 sep 19

La Blanka Listo estas liverita kaj oficialigita. Ĝi enhavas dek tri gekandidatojn, kiujn gvidas senatano Anna Bartek (Anjo Amika) kaj forumano Abasi Nshimirimana, rezidantaj en Hungario, respektive Burundio. Ili ambaŭ estas religie aktivaj: la unua kiel membro de reformita eklezio, la dua kiel islamano.

Sekvas kiel tria

  • MIHALKOV Georgi Mihalkov (verkisto konata sub la pseŭdonimo Julian Modest, rezidanta en Bulgario, edukita ortodokse),

poste laŭ alfabeta ordo:

  • BELTRAMINI Alessandro (entreprena direktoro, Italio, romkatolike),
  • MUSHOSI Birindwa (instruisto, Ruando, romkatolike),
  • HOLEVITCH Alexander (inĝeniero, Nederlando, ortodokse),
  • KOUABLAN Antoine (instruisto, Eburio, kristane),
  • KOUFINOU Koffitché (sekretario de pentekostana pastro, Togolando, kristane),
  • LOVRIĈ Tihomir (desegnisto, Kroatio, romkatolike),
  • SEBUHORO Honoré (instruisto, Kongolando, romkatolike),
  • SZILVÁSSY Péter (Petro Pruna, studento, Hungario, kristane),
  • TSHAMENA OMBA Aléxandrine (katekistino, Kongolando, romkatolike),
  • VILBASTE Kalle (sakristiano, Estonio, kristane).

Ses kandidatoj naskiĝis en Afriko, sep en Eŭropo. La franca estas la plej ofta eduklingvo, pro la afrikanoj. Estas reproponitaj ĉiuj elirantaj parlamentanoj. Ĉiuj generacioj estas reprezentitaj, de 29- ĝis 64-jara: dojenas Anna Bartek, jam je la kvina mandato.

Rimarkinde, la Universala volis eksigi sian landan asocion en Eburio pro malaktiveco kaj nekontakteblo; sed kandidatas la prezidanto de tiu establo, mem aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Cetere unuafoje kandidatas al la Civita Senato ankaŭ estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.