Senato unuanima pri Palestino

HeKo 387 8-C, 13 apr 09

En la dua kunsido de la ĉi-jara sesio, ĉi-matene antaŭ la komenco de la ateliero pri beletra kreivo, la Senato balotis pri la rezolucio koncerne Palestinon, profunde debatita dum la unua kunsido.

Ambaŭ opozicioj (la Blanka centrisma kaj la Ruĝa klasbatala) estis reprezentataj, pere de sen. Anna Bartek respektive sen. Dieter Rooke, ĵus alveninta el Togolando. La baloto estis sekreta, laŭ peto de la Konsulo.

La skrutinio donis interesan kaj iom surprizan rezulton: ĉiuj gesenatanoj voĉdonis por la rezolucio. Estis fakte hezito pri la sinteno de la ruĝanoj, sed evidente la teksto estas tiel bone kaj ekvilibre verkita, ke ĝi povas kontentigi ĉiun. Nun la esperanta popolo havas propran politikan dokumenton pri Palestino.

Tian dokumenton nek UEA nek SAT produktis ĝis nun: la unua pro manko de povo (laŭ statuto), la dua pro manko de volo — fakte rezolucio proponita de c-ano Andrea Montagner al la SAT-kongreso en 2008 (kongrua kun la rezolucio ĵus aprobita de la Civita Senato) estis malaprobita de la anarkieca plimulto, kontraŭa al la ekzisto de du ŝtatoj en Palestino.

En la retpaĝoj/periodaĵoj de SAT la afiŝita/publikigita materialo pri Palestino (de seriozaj artikoloj ĝis versaĵoj de Jorge Camacho) plej ofte estas kontraŭisraela aŭ eĉ kontraŭjuda.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.