HeKo 314 4-A, 1 nov 06
Kreŝimir Barkoviĉ lasos la postenon de ĉefredaktoro de “Sennaciulo”, la organo de SAT, fine de decembro. Li restos en la redakta stabo (por lingva kontrolo kaj korekto de presprovaĵoj) de la gazeto, kiu tamen ne plu aperos monate, sed dumonate: ses numeroj jare kun pli da paĝoj, principe ses duoblaj numeroj. La estonta “Sennaciulo” devus enhavi dosierojn, kaj probable orientiĝi malpli al la interna vivo de la asocio kaj pli al la ekstera mondo, kvazaŭ “Monato” en maldekstra varianto.
Kompreneble neniu povas juĝi gazeton ankoraŭ aperontan, sed estas rimarkinde ke la tuta redakcio estas ankoraŭ por inventi: “Necesas trovi ĉefredaktoron, rubrikajn redaktorojn, enpaĝigiston, grafikiston ktp. Ni jam vokis en la antaŭaj numeroj por la partopreno en tiu skipo, sed ĝis nun sen respondo. Anoncis sin nur unu kamarado” amare konstatas jam en la oficiala anonco la Plenum-Komitato de SAT.
Pro diversaj kialoj (sed komuna denominatoro estas eraroj de la Plenum-Komitato), dum la lastaj du jaroj forlasis la Asocion pluraj membroj kiuj certe taŭgus por helpi al la venonta “Sennaciulo”: Marie-France Conde Rey, Michel Duc Goninaz, Vilhelmo Lutermano, Perla Martinelli kaj aliaj. Eble iuj el ili kontribuos al la nova eldona projekto; unu el ili tamen jam respondis, ke “principe mian tempon mi dediĉas nur al iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito; krome, des pli grave, ne eblas aliĝi al projekto tiel senkontura laŭ eldona vidpunkto”.
Ne estas konata la sorto de “Sennacieca Revuo”, kiu ĝis nun aperis unu fojon jare kiel suplemento al “Sennaciulo”.
Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kiu jam antaŭ dek jaroj vane sugestis al “Sennaciulo” transformiĝi de pure asocia organo al ĝenerale maldekstrema revuo pri politiko, aboninda sendepende de la SAT-membreco, “la projekto venas malfrue, en bedaŭrinda momento kiam, ne havante la eblecon ŝpari je salajroj, la esperanto-entreprenoj ŝparas je papero kaj afranko, elsarkante la gazetojn: kio per si mem estas simptomo de eldona antaŭkomato.”