Sepa Naturamika Semajno de KCE

HeKo 391 3-B, 21 maj 09

La sepa Naturamika Semajno (NAS) organizita de Kultura Centro Esperantista okazos en Grindelvaldo/Grindelwald, 2-9 aŭgusto 2009, kun alveno la 2an vespere kaj forveturo la 9an matene. Temas pri la unusola naturamika semajno en Esperantio, de post la morto de TANEF kaj la sinmortigo de la gazeto “La Migranto” en 2006.

La celo de la semajno estas ekskursoj en la plej pitoreska angulo de la svisa Alpoj (eble de la Alpoj entute), interalie kun la glaĉero de Eiger kaj la fama Jungfrau, en flaŭre kaj faŭne interesa regiono. Ne necesas alpmigrada profesieco, sed jes kutimo je marŝado kun tornistro sur montaro.

La aliĝo al NAS kostas 50,- svisajn frankojn, la restado en naturamika domo (tranoktado en dulita ĉambro, matenmanĝo, vespermanĝo) entute 490,- frankojn por la tuta semajno. Tiu sumo ne inkluzivas la trinkaĵojn kaj la veturkostojn. Limigita nombro da aliĝoj: maksimume dek. Pliaj informoj tra KCE aŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.