Ĉi-jare ni festas la sepdekan datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (la 10an de decembro) kaj la dudekan de la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉi-lasta havas en la Deklaracio fundamentan referencon. Ĝi estas por ni leĝo same valora kiel la Konstitucio.
Ni estas esperantismanoj edukitaj al civitaneco. La civitaneco baziĝas sur la demokratio, kaj la demokratio baziĝas sur la homaj rajtoj. Tio estas la nova Esperantio.
“Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al la alia en spirito de frateco.” Tiele la unua artikolo de la Universala Deklaracio. Kio pri la devoj? Se ni postulas rajton, ni supozas agnoski devon rilate la aliajn homojn: kvazaŭ la reverso de la medalo. Ĉi tiu reciprokeco fundamentas la nocion de responso kiu konsistigas nian liberon. Ni sentas devon al la esperanta popolo, kaj la esperanta popolo tra siaj demokratie elektitaj institucioj sentas devon al ni, la delegitoj de la civitanaro.
Sed ĉu la diritaj konceptoj de demokratio, homaj rajtoj, civitaneco, estas vere universalaj, aŭ ĉu ili estas nur la historia produkto de la okcidenta kulturo? Tiu ĉi demando estas tre insida, ĉar ĝi iel solidaras kun la diskreditantoj de la Deklaracio. Tiuj diskreditantoj klopodas senvalorigi la epiteton “Universala”, por kiu René Cassin longe batalis. Li zorgis ke la rajtoj priskribitaj en la Deklaracio estu agnoskitaj ne nur je internacia nivelo. Li montris ke tiuj rajtoj ne koncernas civitanojn aŭ migrantojn el unu ŝtato al alia, sed koncernas la individuojn apartenantajn al la sama frataro. En tiu ĉi ideo situas la universala valoro, kaj tiu ĉi universalismo igas la Deklaracion universale valora.
Giorgio Silfer, konsulo