SES anstataŭigas Claude Gacond

HeKo 569 4-A, 9 dec 14

Svisa Esperanto-Societo metis finon al la longa prizorgado de la societa organo fare de s-ro Claude Gacond, nun 83-jara: ekde la venonta jaro li ne plu redaktos la multpaĝan bultenon “SES informas”, kiu kostis al la societo jam pli ol la antaŭa bulteno plus jara abono al “Literatura Foiro” aŭ “Heroldo de Esperanto”.

La bulteno mem iĝos virtuala, kun papera versio nur laŭbezone. Tamen tio ne signifas ke SES ŝparos monon, kvankam necese: la nova redaktoro (nuna kunprezidanto Dietrich Weidmann) planas koloran revuon dissendotan al aŭtoritatoj en Svislando, supozeble en svisaj lingvoj, eventuale per “papero dika luksa”, kiel skribus s-ro Iksowski en “La Ondo de Esperanto” 1912.

“SES informas” naskiĝis en 1995 kaj estis redaktata de la karmemora Fritz Liechti, kiel modesta sed efika dumonata bulteno. Post li, SESi aperadis pli kaj pli dike kaj multekoste, plejparte kvazaŭ organo de CDELI, sed foje kun interesaj kulturaj artikoloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.