Ses tre interesaj prelegoj vervigos la 11an Lingvan Kolokvon de Kultura Centro Esperantista (1-4 majo 2025) en Ĉaŭdefono, dediĉitan al terminologio, kadre de la konstanta ĉeftemo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”.
La plej aktiva estos prof-ino Ilona Koutny, kiu proponos du prelegojn, en malsamaj tagoj. La unua temos pri “Leksikografia kaj terminografia laboro kadre de temvortaro”, surbaze de ŝiaj temvortaroj, kiuj nun enretiĝas. La dua temos pri “Terminoj de la supera instruado, laŭ spertoj en universitata instruado pri esperantologio”.
Du junaj esperantologoj kaj lingvistoj, ambaŭ membroj de la scienca komitato de Itala Interlingvistika Centro, prezentos specifajn fakojn. La unua estos d-ro Alessio Giordano pri “Lingvistika terminologio en esperanto ekde la frato de René de Saussure…”; la dua, je sia prelega debuto en Esperantio, estos d-ro Giacomo Comincini pri “Onomastika demando en la esperanta tradicio: kia landa nomenklaturo?”.
Krome prelegos prof. Giorgio Silfer pri “Diplomatia kaj geopolitika terminologio en esperanto”. D-ino Perla Martinelli, dojeno de la Lingva Komitato, enkondukos la Kolokvon kaj prezidos forumeton pri: “Terminologio en esperanto: ĉu fondi apartan sciencan instituton?”.
(kce)