Severa verdikto pri seksaj IJK-molestintoj

HeKo 829 2-A, 2 jan 24

La akurate aperinta unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2024 raportas pri la verdikto de TEJO kontraŭ tri seksaj molestintoj dum IJK 2024; tamen nur la nomo de unu el ili (Roĉjo Huurman) estas publike konata. La verdikto ne venas el interna arbitracia instanco, kia la konfliktokomisiono en SAT aŭ la Kortumo en la Esperanta Civito, sed el du enketintoj (“konfidencpersonoj”), kun posta ratifo de la Estraro. Ĉio do dependis de la ekzekutiva povo, kiu ne diferencigas inter TEJO-anoj kaj simplaj kongresanoj.

“Ni difinis definitivajn forbarperiodojn de 15 monatoj en du kazoj kaj de 30 monatoj por la alia (kalkulendaj ekde la 13a de Aŭgusto 2023, t.e. ekde la fino de la pasinta IJK). Dum tiu tempo ili: 1) ne estos permesataj partopreni en IJK nek en aliaj ĉeestaj eventoj organizataj de TEJO; 2) ne rajtos esti parto de komunikaj grupoj ligataj al la preparado de tiuj eventoj; 3) ne estos allasitaj al konkursoj de TEJO, kolektivaj filmetoj aŭ similaj iniciatoj.”

Konklude, la verdikto “invitas aliajn esperantistajn organizojn preni la saman decidon rilate al tiuj homoj. Tiucele respondeculoj de asocioj rajtas komunikiĝi kun la estraro [de TEJO] por konfidence informiĝi.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.