Silfer kultura gasto de IJF en Pesaro

HeKo 591 3-A, 25 jan 16

Internacia Junulara Festivalo okazos en Pesaro (regiono de Komarkoj, Italio) 23-29 marto 2016. Ĝia ĉeftemo estos tre, eble tro aktuala: “elmigrado”. Vere ĝi meritus enkondukon per la teatraĵo de Clara Sancricca “Feliĉas ĉiuj”, kies teksto estis la plej furore vendita dum UK en Lillo…

Kongrue al la ĉeftemo, ĉeestos almenaŭ migranta teatro: Giorgio Silfer prezentos siajn kamiŝibajojn “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” (bildoj de Leonora Gutierrez, Meksiko) kaj “Karmezina renkontis Lupon” (bildoj de Tihomir Lovriĉ). Se li sukcesos kompletigi la panelojn por la kasteledo, eble okazos ankaŭ la premiero de lia tria kamiŝibajo: “Gvendolena la blanke-brova”.

La organizantoj invitis c-anon Silfer gvidi ankaŭ klerigan studrondon pri la verko “Historio de la esperanta literaturo”, kies represo verŝajne estos elĉerpita ĝuste en tiuj tagoj. Probable tuj post Pasko la kunaŭtoroj (Minnaja-Silfer) difinos la plian represon aŭ la duan eldonon.

Kaj ĉar li bone konas la tute najbaran Montefeltran teritorion (ĝi estas unu el la plej belaj en Italio), prof. Silfer lasis sin persvadi de f-ino Zuzana Kozuchová mem gvidi ĉiĉerone tuttagan ekskurson al Urbino, Urbania kaj Sassocorvaro…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.