Silfer lekcios pri Zamenhof en Torino

HeKo 330 2-A, 13 maj 07

Giorgio Silfer lekcios pri Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, gvidata de prof. d-ro hab. Fabrizio Pennacchietti, morgaŭ 8h30-10h30 en la universitato de Torino, lingva instituto, strato Giulia di Barolo 3/A. La Konsulo estos gastprofesoro ankau en la posta semajno, dum tri tagoj. En sia unua lekcio li analizos la kontribuon de Zamenhof al la historio de interlingvistiko.

“Oni povas diri ke Kartezio iniciatis interlingvistikon kuplante filozofion al la lingva komunikado. Per Volapuko Schleyer, kaj precipe lia ĉefa adepto Kerkhoffs, disvolvis la koncepton de lingvo por la internacia komerco. Zamenhof enkondukis en interlingvistikon la solvon de la hebrea demando, vidante en esperanto unu el la du pilieroj de sia politika programo, pri kiu li estis tamen tre diskreta. Prilumi la originon de esperanto signifas prilumi la rilatojn inter la lingvo kaj la aŝkenazaj radikoj de la aŭtoro” enkonduke komentarias prof. Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.