Sinoda semajno por niaj kongresteamoj

HeKo 877 1-B, 13 jun 25

La Abeletoj por Kultura Esperanto-Festivalo, la Formiketoj por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, la organiza teamo por la PEN-krozado havos apartajn kunsidojn venontsemajne, por fari la punkton pri la situacio.

La programoj kaj de KEF kaj de NAKSE estas praktike difinitaj: apenaŭ restas truo en la palimpsesto. La kondiĉoj pliboniĝos precipe en Toso-de-Maro, tial ke la invititaj artistoj (Kajto, JoMo, Giorgio Di Nucci) havos la hotelan kabaretejon je sia dispono, anstataŭ la kutima prelegejo.

Pli komplika la scenaro por la krozado ĉar la burokratinoj de PEN Internacia, post aplaŭdoj kaj kuraĝigoj pri la propono, stiris al rifuzo. La Asembleo de la Esperanta PEN decidis tamen daŭrigi la preparlaborojn por regiona konferenco en formo de krozado.

La teamo kunsidos interkonsile kun la kongresa buroo de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.