HeKo 877 6-B, 19 jun 25
La situacio en la Mediteraneo estas pli kaj pli riska, precipe post la atako de Israelo kun la apogo de Usono, kaj favoraj deklaroj de aliaj okcidentaj registaroj, kontraŭ Irano: la milita stato povas rapide evolui al individuaj terorismaj agoj, en kunteksto kie la respekto de internacia juro kaj la mezuro de reprezalioj ne estas plu sub kontrolo.
Tial la teamo organizanta PEN-krozadon decidis hieraŭ rezigni ankaŭ la limigitan formon de regiona konferenco: la kultura evento, prokrastita al oktobro 2026, ne okazos entute, pro sekureco.
PEN-konferenco estas aparte riska, se konsideri ke PEN Internacia en unua linio kritikadis la teokratian diktaturon en Persio.
La teamo tre bedaŭras pro tiu rezigno, tamen ne evitebla.
(pen)