Hodiaŭ, fine de la brile sukcesinta semajno de la Esperantologia Fakultato, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, kvar kandidatoj trapasis la lingvotestan sesion organizitan de Kultura Centro Esperantista, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Jen la rezultoj.
Nivelo C.1, bakalaŭra: s-ro Samuel Leder (Svislando), diplomita; nivelo B.2, kapableca: c-ano Marek Bamberski (kun laŭdo) kaj c-ino Etel Zavadlav, diplomitaj; nivelo B.1, intera: c-ano Ciril Läng (Svislando). Kvina kandidato (por la nivelo C.2, majstra) rezignis pri la ekzameno. La ekzamenitoj aĝas inter 18 kaj 46 jaroj.
La lingvotesta komisiono konsistis el sen. Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer. La venonta lingvotesta sesio okazos en aŭtuno. Eblas kontakti KCE tra nia redakcio, por organizi lingvotestan sesion konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco.