Somera programo 2014 de KCE

HeKo 550 4-B, 20 jan 14

Kultura Centro Esperantista proponas tri semajnojn kun interesa kaj eĉ altnivela programo dum somero 2014.

De la 14a ĝis la 19a de julio disvolviĝos la tradicia Plurnivela Internacia Kursaro, kun paralelaj kursoj en gradoj A, B kaj C, kun kvalifikitaj geinstruistoj el diversaj lingvoareoj.

De la 6a ĝis la 8a de aŭgusto kunvenos okcitanaj kaj esperantaj verkistoj, en seminario pri “Krei lingvon kaj literaturon? Reciprokaj rigardoj inter esperantismo kaj okcitanismo”. Ankaŭ simplaj legantoj povas partopreni. La renkonto, organizita de Esperanta PEN-Centro, utiligos la francan kiel helplingvon.

La 10an de aŭgusto matene, en la Tago de la Pakto, la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, prezidos la dediĉan ceremonion de la nova “Salono Claude Piron” en la Esperanto-Domo, en ĉeesto de la vidvino, s-ino Nicole. Festparolados la prezidanto de KCE, sen. Giorgio Silfer.

De la 11a ĝis la 14a de aŭgusto okazos internacia kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”, sub la aŭspicio de la Lingva Komitato de Esperantio. La kolokvo celas debati pri la diversaj konceptoj kaj perceptoj pri nia lingvo inter la esperantistoj mem.

Informas Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, tel. (41)32-9267407, kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net), kaj ankaŭ nia redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.