Somera testosesio 2010 en Lomeo, rezultoj

HeKo 449 1-B, 8 aug 10

La somera testosesio organizita de Tietti-Instituto pri Esperanto en Togolando, komisie de Kultura Centro Esperantista, bone disvolviĝis en Lomeo ĉe la privata lernejo Institut Zamenhof, 28-30 julio 2010.

Partoprenis pli da kandidatoj ol atendite. Ekzamenis c-anoj Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo, konforme al direktivo Muhlemann: Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco

Atingis la koncernajn diplomojn la sekvaj kandidatoj:

por la nivelo A1 (enira): KANGNI-DJISSI Kossi Emile
por la nivelo A2 (fundamenta): AKPAYEDO Kodjo
por la nivelo B1 (intera): d’ALMEIDA Komlan Dovi, AMADJO Kokouvi Thiery
por la nivelo B2 (kapableca): KEDE GADJI Kokou Hezekiel, KOUFIONOU Koffitche, BAYITA Mawunyo Marcellin, AYENA Kossi Têtê

Sinceran gratulon al ĉiu diplomito!


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.