Kaj en la Universala kaj en la Junulara la elektoj al la respektivaj estraroj ne estas pli ol formalaĵo: specifaj komisionoj selektas la kandidatojn kaj proponas ilin al baloto kiu validas apenaŭ pli ol ratifo. Tiuj kandidatoj ne estas ligitaj al strategia programo: ne ekzistas la demokratio de la Esperanta Civito, kun du aŭ eĉ tri alternativaj kandidatlistoj kuplitaj al propraj programoj.
Tial oni scias jam nun ke, krom subita malsaniĝo aŭ lastminuta retiriĝo, prof. Duncan Charters gvidos la Universalan por dua trijara mandato, kaj s-ro Albert Stalin Garrido prezidos la Junularan por unujara mandato. Ankaŭ la ceteraj ĉefaj oficoj estas praktike jam asignitaj. La mankon de efektiva demokratio emfazas la fakto ke nur po unu virino kandidatas al la estraroj, kaj nur en marĝena rolo.
La ĉesanta mandato emfazis la pasivecon de TEJO rilate al UEA: ĝi akceptis la fermon de la sidejo en Roterdamo, kun ĉiuj demandoj pri la translokado, kaj ĝi sin turnis al UEA por serĉi solvon al la manko de financaj rimedoj kaŭzita de perdita administra subvencio. Cetere, TEJO pagas al UEA la luon de nemoveblaĵo kaj kovras nerekte la kostojn de dungito; siavice UEA pagas la konstantan deficiton de la (duonjare malfruanta) “Kontakto”, socikultura revuo junulara, tamen proprieto maljunulara.