Startis la Plurnivela Internacia Kursaro

HeKo 361 5-B, 15 jul 08

Kadre de la ĉi-jara Plurnivela Internacia Kursaro de KCE en Svislando, la grupo B havas sian fokuson super la preparo de libreto kiu inaŭguros la serion “Facilaj Legantoj” en nia lingvo. Temas pri romano adaptenda al la postuloj de la B1-nivelo: do reduktenda, konsensenda, klarigenda.

La projekton gvidas sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj ĝin testas nun kvino da progresantoj, inter 28 kaj 55 jaroj, el kvin landoj kaj tri lingvoareoj. Surloke kunordigas la laborgrupon sen. Perla Martinelli. La romano estis originale verkita en esperanto, kaj ĝia aŭtoro forpasis antaŭ kvindeko da jaroj. La studgrupo seminarios dum kvin tagoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.