La bazo de mia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko registras ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas ideala.
Unue, en “Laste aperis” estas ankaŭ libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj, sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA. Tio povas doni misan bildon por la jaro. Nu, la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.
Due, kaj pli grave: UEA vendas ne ĉiujn esperanto-librojn, kaj en “Laste aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj malmultekzempleraj libr(et)oj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonas en siaj kluboj aŭ lokaj renkontiĝoj. Sed unu tia ekzemplo en 2015 estas aparte rimarkebla: ja la plej valora libro, aperinta pasintjare, “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, malgraŭ la bonega vendado en la Lilla kongresa libroservo, ne estis mendita de la libroservo de UEA, kies kutimaj klientoj devas nun aĉeti ĝin rekte ĉe la eldonejo LF-koop.
Ekster la statistiko estas la elektronikaj libroj (bitlibroj), ja nun pluraj aŭtoroj enretigas siajn verkojn kaj senpage ofertas ilin al la mondo sen zorgi pri papera eldono. Tio malmultigas la jarrikolton de libroj paperaj.
Sed ne estas pli granda statistika bazo ol “Laste aperis”, ja la Viena muzeo lastatempe ricevas malpli da libroj ol la libroservo de UEA, kaj mi do daŭrigas mian statistikadon de la Roterdama librovendejo.
(Aleksander Korĵenkov)
Legu pli en “La Ondo de Esperanto”