Studa tago de Pro Esperanto en Bruselo

HeKo 644 4-C, 10 maj 17

La Civita “banko” estas preparanta studan tagon en Bruselo, ĉe la okcidenta legacio, je la 23a de septembro 2017, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj kaj prezidanto de Pro Esperanto.

La ĉefa gasto de la aranĝo estos d-ro Rolando Meerbergen, fakulo pri investado en Afriko. Li prelegos en la franca, kun postinterpretado al esperanto.

Krome la studa tago diskutos pri la strategio de Pro Esperanto kaj la evoluo de ĝiaj financaj servoj kaj produktoj. Tiurilate enkondukon preparos la prokuristo de FPEF.

La studa tago celos kaj la Civitajn kadrojn kaj diversajn afrikanojn kaj afrikanistojn kun kiuj la legacio estas en kontakto.

(HeKo 644 4-C, 10 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.