Subirats bonvenigis niajn naturamikojn kaj civitanojn

HeKo 853 6-B, 13 dec 24

La Esperanto-Muzeo en Sankta Paŭlo de Ordalo, municipo en civito Subirats, akceptis esperantajn naturamikojn tuj post NAKSE, en oktobro 2024. Jen la informo en la oficiala retejo:

“Destaquem la visita d’un grup d’esperantistes acompanyats per Rubèn Fernández, delegat sobre biblioteques i arxius de l’Esperanta Civito, un consorci internacional d’organitzacions esperantistes, que a l’octubre van organitzar la Setmana Cultural de Naturfreunde International, a la localitat costera de Tossa de Mar. Dins del programa d’actes es va presentar el nou Centre de Documentació de l’Esperanto de Subirats i es va oferir una excursió fins a Sant Pau d’Ordal per visitar-lo, visita que va comptar amb la participació de Manuela Blanco, vicecònsol d’afers interns de la Civito i secretària de la filial esperantista de Naturfreunde International.”

En pli frua vizito ĉe la Kataluna Nacia Biblioteko la NAKSE-anoj admiris en ekspozieto partituron por “Al la fratoj” de L. L. Zamenhof, komponitan de sufiĉe grava kataluna muzikistino, Ònia Farga i Pellicer (1878-1936). La partituro datiĝas je 1909. Malgraŭ la enhavo de la kanto, supozeble lokaj finvenkistoj ne sciis pri ĝia ekzisto, ĉar en Vikipedio mankas ŝia artikolo en esperanto. La bulgardevena dirigentino de Internacia Esperanto-Ĥoro esperas proponi ĝin premiere dum la venonta Universala Kongreso.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.