Sukcesa 11a Lingva Kolokvo de KCE

HeKo 872 6-B, 4 maj 25

Veteranoj (Ilona Koutny, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer) kaj nova generacio (Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano) prelege vervis en la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, dum kvar tagoj en Ĉaŭdefono, pri terminologio kadre de la ĉeftemo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”, kun partoprenantoj el Anglio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio.

La kolokvo helpis malkovri multajn interesajn informojn, kaj science kaj organize. Al la lastaj apartenas la sukcesa blufo de Universala Esperanto-Asocio, kiu membras je plej alta kategorio en InfoTerm kaj ISO, eĉ sukcesas elekti esperantistinon (Mélanie Maradan) al pinta estraro, kvankam Terminologia Esperanto-Centro mortis de dudeko da jaroj. Al la unuaj la analizo de diversaj terminografiaj kanaloj.

En la hodiaŭa tago forumo pri la demando, ĉu indas fondi sciencan instituton pri terminologio, konkludis ke pli interesa kampo estas frazeologio, nuntempe. Specifaj temoj traktiktaj dum la antaŭaj tagoj estis terminologio/-grafio en diplomatio kaj geopolitiko, en lingvistiko, per temvortaroj, en supera universitata instruado, en onomastiko. 

Dum la distraj vesperoj manifestiĝis la artaj dotoj de pluraj partoprenantoj, per deklamado kaj per muziko (kanto, helena liro, fortepiano, gitaro). 

La prelegoj aperos en “Literatura Foiro”.

(kce)

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.