Sukcesa 15a Kultura Esperanto-Festivalo

HeKo 916 4-B, 31 jul 26

Organizante ĝin por la kvina fojo sinsekve, sen publikaj subvencioj kaj des malpli el tradiciaj societoj, Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista superis ĉiun landon kie okazis KEF, favore al Svislando: ĉi-foje la partoprenantoj devenis el la eduklingvoj angla, esperanta, franca, hispana, itala, nederlanda, rusa, sveda (ĉi-lasta kaj lia nombra familio tro malfruis por ĉeesti). Gratulon al la Abeletoj (organiza teamo): gec-anoj Blanco-Di Nucci-Giordano-Silfer.

En la lasta tago, hodiaŭ kulture eskursa en Neŭŝatelo, dum pluraj jam ekveturas hejmen aŭ alikongresen, indas (re)klarigi kial Ĉaŭdefono estas triobla oazo: klimata en la hundotaga Eŭropo kun incendioj kaj tropikaj temperaturoj, tarifa pro la malaltaj prezoj en la multekosta Svislando, gastronomia en kongresa Esperantio kie oni kutimas malmulte (aŭ preskaŭ ne, en nederlanda IJK) manĝi.

Ne estas sekretoj: la altitudo de Ĉaŭdefono garantias milde printempan temperaturon dum la ebenejoj suferas; la tuja proksimeco de Francio garantias moderajn kostojn por la nutraĵoj; neniu tranoktejo en la kantono kostas malpli ol Helvetia Esperanto-Domo; la turisma oficejo regalas la KCE-gastojn per senpaga abono valida por senpaga veturado tra la tuta kantono. Aldone, vi ne pagas 300-eŭran programkotizon kiel por UK, sed malpli ol la duonon ol tiom por KEF. Kaj (benzinoŝpare) vi ne trairas la tutan kontinenton, por atingi lokon kiu situas “ĉe l” koro de Eŭropo” (laŭ Edmond Privat).

Se via celo estas kleriĝi kaj bonfarti en Esperantio, bonvenon al Kultura Centro Esperantista.

— STELO/KCE
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.